Mi scias ke vi vivas ie en la mondo!
Mi scias ke vi vivas ie en la mondo!
Tempo flugas, tempo rampas, mi ne serĉemas plu, ĉar
Mi scias ke vi vivas ie en la mondo!
Mi vojaĝis multe, kaj renkontiĝis kun belulinoj de ĉiu lando.
Sed neniu el miaj koramikinoj ricevis de mi amokanton.
Mi bezonis paŭzon de korrilatoj ĉar min sufokis malbona sperto.
Via aventuro atendas min, anticipe mi kreis tiun ĉi verkon.
Ĉu estas Berlino ĉu estas brazil', knabino, antauĝojas mi pro renkontiĝ' kun vi, ĉar mi prifajfas aliajn, virinojn!
Ridetigi vin estas mia tasko! Perdi tempon nia pasio kaj ami unu la alian nia misio.
Mi scias ke vi vivas ie en la mondo!
Mi scias ke vi vivas ie en la mondo!
Tempo flugas, tempo rampas, mi ne serĉemas plu, ĉar
Mi scias ke vi vivas ie en la mondo!
Mi scivolemas pri via kultur', pri via vivo en ĉiu fazo.
Kun vi mi volas rilaton en kiu respekto estu nia bazo.
Povas mi pacience atendi ĝis mi sentos, ĝis mi fidos.
Odoro via gvidos min kaj fine ni renkontiĝos.
Ĉu en nov-jorko, ĉu en azi', knabino, antauĝojas mi pro renkontiĝ' kun vi, ĉar mi prifajfas aliajn, virinojn!
Ridetigi vin estas mia tasko! Perdi tempon nia pasio kaj ami unu la alian nia misio.